Liberaj impresoj. Tendaraj promenoj kun fotosapujo
Pagxoj 1 2 3
4 6 7

"Iĝis vetero ..tre bona " ni sidas ripoze sur sxtono ;)

Atendas la ĵusan preparon - de l'festo la plej populara

Pretas jen maraj niksinoj

Diablo nigrigas la sinon

Ĉefdiablino barbulon gvidas el flanka angulo

Estas! Komencu la agon, amuzan Neptun-festan tagon.

Flanke spektadi ne endas, ĉiujn banado atendas


Kion prijuĝas mar-caro pri l' komencanta knabaro ?

"Bano sen ceremoni' "


Kion ruzemaj proponos surstrande "maraj niksinoj flateme al mi,
Ŝajno kaj trompo, donac' kaj donanto, Dancas ondaro nur..."


"Plektas lupole sin ĝojo-ĉagreno,
Tage en brust' sonas nokt-melodi' "
anstataŭ akvumo - sin provu elaĉeti, se oni akceptos do "raj-da-raj-ri"

Seriozas la mar-tribunalo

Fotemas spektantoj


"Vastaĵoj bluaj, akvoj fluaj de l'patri' "

Rolantoj ĝojas pro kunaga harmoni'

"Ridegas la maŝino - atentu, estas fino "

"Mi ne ..plu spektos, sufiĉe! "
Al la sekva paĝo
Skribi al
la auxtoro * la forumo
©
Lusi Rimon