Rambler's Top100
Liberaj impresoj. Ekskursa tago

Pagxoj 1 2 3 4 5 6




Komence - noto pri la loko:




La tendara situejo "Lotos" proksimas al Primorsko-Ahtarsk






ĉarma malgranda kurorta urbeto




apud Azova maro.




Ne senigita de atrakcioj




divers-specaj










ĉefa inter kiuj, certe estas plaĝumado





Unu belan matenon ni "eliris al promeno" - al ekskurso en lotus-plantejon.




La buso nin venigis al fora strando




en la ĉarma ripozloketo:







Povice grupoj da venintoj




enakviĝis-sunbruniĝis



gxuis agrablajxojn de la plaĝo.






gustumis frandaĵojn aparte kaj teame.
(por la ŝatantoj de teumado estis provizita loka bolakvo, flava eĉ sen teo).







Kaj jen la ĉefa programero :



la vica grupo ekveturas per la motorboato




"Vastaĵoj bluaj" de la Azov-maro malfermiĝas antaŭ ni.








Per mirega maniero la gvidanto de la ekskurso
tenas sin sur la antaŭa plata parto de la fluganta (kun krutaj turnoj!) mar-veturigilo,
ekkusxante okaze de proksimigxantaj malaltaj pontoj-kluzoj:






La apudmaran vilaĝon Sadki lokaj loĝantoj nomas "nia Venecio" -






teraj vojoj ĉi tie malplimultas ol maraj -




reto da kanaloj anstataŭigas stratojn kaj placojn,




kortaj garaĝoj servas por boatoj anstataŭ aŭtoj




Kompreneble, fiŝkaptado ĉitie estas kaj laboro kaj hobio






Ni traveturas Sadki kaj nia vojo daŭriĝas laux aro da mar-langoj kaj kanaloj, kurantaj diversdirekten







Kvazaŭ muroj staras ambaŭflanke altaj kanoj. Ekskursgvidanto laŭokaze detale atentigas pri diferenco inter LA kreskaĵoj kaj la aliaj apudakvaj, sed beleco de la naturo forlogas de la botanikaj precizaĵoj, ĉu kano, ĉu alispeco - gravas ke impresega!









Interplektantaj mar-langoj similas labirinton; estas mirinde - kiel senĝene orientiĝas en ili nia stiristo!







La kanalo igxas pli kaj pli malvasta.
Oni povus jam tusi per manoj ambaŭflanke alproksimiĝintajn verdajn "murojn"




La paniklaj supraĵoj preskaŭkuniĝas super niaj kapoj.




"Jen aperas ĝi en vesto" rozkolora !




La celo de nia veturado estas atingita -




la lotusa kampo sternas sin antaŭ ni!




"Por ni restis nur.. " rave spektadi -




belegan kreaĵon de l' sudrusia naturo.




"Ni penegis formangxi " la semojn de lotus-kreskaĵoj - iuj riskis gustumi
(laux la vortoj de la ekskursgvidanto, la semoj de la certa matureco estas manĝeblaj).




Kaj ceteraj admiris, grimpis nazon de la boato kaj fotis - la cxirkaŭon kaj sin ene de ĝi:




















Al la rea vojo -




estas aparta plezuro flugi tra la reto da ombraj verdakvaj kanaloj, pri kiuj - atentigante pri la diferenco de la akva koloro en ili - daŭrigas la rakonton nia brava ĉiĉerono:
-Oni zorgas pri bonstato de la naturo en la regiono, por tio estas kluzoj uzataj dum printempaj inundoj kaj dum amasa fiŝ-sezono; kaj certe la plej zorgata estas la lotusa plantejo, kiu nun estas aktive servanta kiel turista allogajxo.




Dankon al la esperantistaj organizantoj pro la unika por ni, foruloj, ebleco konatiĝi kun la belegaj lokoj!


Al la komenco




Se vi rimarkis mistajpon en cxi retejo bonvolu skribi al la auxtoro * Pridiskuto en la forumo



Rambler's Top100 © Lusi Rimon